Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn.
Dum la luktokonkurso luktistoj estas grupigitaj en 5 grupoj.
Plej fortaj luktistoj luktas en grupo nomata Jokozuna. Poste sekvas grupoj laŭ fortoj de luktistoj nomataj: Oozeki, Sekiŭake, Komusubi, Maegasira.
Paralele kun la sumoo-konkursoj, ni legu Esperanto-librojn dormantajn en via breto. Vi decidu kiun libron kaj kiom da paĝoj vi legu ĉiun tagon dum la konkurso. Se vi sukcesos legi tiun kvanton, vi venkos, se ne, tio signifas vian malfotrtaĵon. Tiamaniere vi povos vere scii la ĝojon de Esperanto-legado, sekve vi progresos multe en Esperanto, kaj se multaj partoprenos en sumoo, tio ŝanĝos la movadon, kaj sekve la mondon.
Ni partoprenu kaj luktu ĝoje!!!
Okaze de tiuj konkursoj, mi proponas al vi partoprenon en lukto, kie homoj ne luktas kontraŭ aliaj homoj, sed kie homo luktas kontraŭ siaj malfortaĵoj en Esperanto-Sumo.

Varbu luktistojn en viaj kluboj. Mi volas kolekti minimume 100 luktistojn el la tuta mondo. En januaro 2012 partoprenis 73 luktistoj en la tuta mondo kaj ili entute legis 5400 paĝojn. Mi volas, ke tiu Sumoo estu organizita en multaj landoj. Se ni povos kolekti 500 luktistojn, ni povos multe evoluigi la movadon, kaj eĉ ŝanĝi la movadon kaj la mondon.
Julia sumoo - ekde la 1a ĝis la 15a de julio 2012 (15 tagoj)
Septembra sumoo - ekde la 1a ĝis la 9a de septembro 2012 (9 tagoj)
Novembra sumoo - ekde la 11a ĝis la 25a de novembro 2012 (15 tagoj)
Septembre, pro la vojaĝo de la ĉefprizorganto, ni mallongigos la periodon.
Iniciatinto de Esperanto-sumoo
HORI Yasuo: hori-zonto@water.sannet.ne.jp
